当前位置:在线查询网 > 图书大全 > Vojagho ghis noktofino (tradukita al Esperanto)

Vojagho ghis noktofino (tradukita al Esperanto)_图书大全


请输入要查询的图书:

可以输入图书全称,关键词或ISBN号

Vojagho ghis noktofino (tradukita al Esperanto)

ISBN: 9781595690227

出版社: Mondial

出版年: 2005-11

页数: 372

定价: USD 29.00

装帧: Paperback

内容简介


La traduko de Vojagho ghis noktofino fare de Armela LeQuint kaj Jhak Le Puil trafe redonas la stilon kaj la humorojn de la originalo:

La franca verkisto Louis-Ferdinand Destouches (Celine; 1894-1961) naskighis en malricha familio kiu ebligis al li nur bazan edukadon. Li soldatighis kaj batalis dum la Unua Mondmilito; post vundigho li forlasis la armeon. Celine poste studis medicinon kaj laboris kiel kuracisto en Francio kaj Usono. Post laboro en Afriko kaj dungigho en la nova Ligo de Nacioj li revenis Parizon kaj eklaboris kiel kuracisto por malrichaj homoj.

Lia unua romano el 1932 farighis samtempe lia plej fama: Vojagho ghis noktofino. Ghi rompis kun literaturaj tradicioj, i.a. redonante parolmanierojn de needukitaj homoj, slangon, kaj ech obscenajhojn. La libro, literatura signalo kontrau'­ militoj kaj homaj kruelajhoj kaj vantajhoj, tradukita en multajn lingvojn, farighis grandioza publika sukceso.

La verkoj de Celine estas ekzemploj de nigra humuro: La plej teruraj eventoj estas priskribitaj per neseriozaj, parte ridigaj vortoj. Kaj lia chefa forto trovighas en lia escepta kapablo diskreditigi preskau'­ chion kaj tamen neniam perdi sian unikan, sovaghan humanecon.